menu
KioTio: La respondejo

marco demandis:

Ĉu vi preferas la kurson esperantan de Duolingo aŭ la kurso de Lernu? Kial?

oc4hr antaŭ 2 horoj

Lernu, sendube. Tamen mi pli ŝatas la antaŭan version de la kurso de Lernu ol la nuna. La Duolinga kurso povas esti utila por fari poste, eble por fortigi la sciojn kaj eklerni novajn vortojn. Esperanto estas lingvo tre regula, kaj pro tio multe pli utilas kurso kie oni lernas tiujn regulojn ol kurso kun neniu klarigo.
forum